top of page

Trejnseminario

Genro kaj egaleco:

al-aga enkonduko.

Castelsardo, Italujo. 17a-22a de aprilo 2014

Pri kio temas?

TEJO organizas trejnseminarion pri genra identeco kaj genra egaleco, adresitan al junuloj aktivaj en sia reto de organizoj, kiuj deziras esplori la temojn kaj ekaktivi en tiu kampo.
Estos spaco por prikonsideri la naturon de genro kaj kiel genro rilatas al individua identeco, diskuti la kulturajn stereotipojn pri vireco, virineco kaj sekseco, la bildojn transdonitajn de la amaskomunikiloj, kaj la genro-bazitajn perforton kaj diskriminacion.

Ni pritraktos tiajn temojn kaj per teoriaj, kaj per neformalaj metodoj, kaj kompreneble je transnacia, interkultura perspektivo.
La seminario okazos en Castelsardo (Sassari), Italujo, en la kadro de la tie okazonta
Internacia Junulara Festivalo.

La loko

Castelsardo estas mezepoka urbeto en Norda Sardujo, en la Golfo de Azinaro (Golfo dell’Asinara), konservita preskaŭ sendifekta danke al ĝia sola geografia pozicio, kabo kiu elstaras en la maro, kiu konservis ĝin de atakadoj kaj detruadoj dum la jarcentoj. Hodiaŭ ĝi estas turisma urbo ekipita kun turisma haveno kaj belaj strandoj kaj gulfetoj idealaj por agrablaj somerferioj.  Legu en la retejo de IJF la informojn pri kiel alveni.

Kunorganizantoj kaj sponsoroj

La seminarion organizas TEJO, kunlabore kun la Itala Esperantista Junularo, kaj kun la financa subteno de Eŭropa Junulara Fonduso (Konsilio de Eŭropo).

bottom of page